La demando pri la homaj rajtoj nuntempe estas tre aktuala. Sed neniam dum la priparolo de tiuj oni vidas la plej gravan, nome la rajton por cxiu homo al loko sur la tero. Cxie sur la tero oni devas multekoste acxeti por si logxlokon. Tio farigxis pli kaj pli multekosta afero.
De pratempo la plej fortaj kaj plej lertaj ekspluatis la malpli fortajn. Unue ili laboru kiel sklavoj, sed kiam cxiu tero estis posedata de la pli fortaj, oni povis liberigi la sklavojn, cxar ili devis labori por la kondicxoj de la terposedantoj kiel simplaj laboristoj aux servutuloj.
Nun cxiuj estas "liberaj" en niaj landoj. Sed cxiuj devas acxeti logxlokon aux pagi altan luprezon. Tio signifas, ke ili devas pruntepreni kaj pagi grandan rentumon rekte aux per la luprezo. Dum la jaroj tiuj prezoj dauxre altigxis. Fakte la homoj hodiaux farigxas sklavoj per pruntepreno de mono. Iam la servutuloj devis pagi 10 % de la rikolto al la posedanto. Nun ili pagu multe pli al anonima kapitalo.
MONATO (Belgujo), Septembro 1999, pagxo 9 |
80 < < Neceso ENHAVO Tradukoj Kunigiloj Okazajxoj Libroj HEJMO Angla > > Piedo 82
Ordinare oni ne pripensas tion, cxar ofte oni povas "gajni" per prunto de mono, sed fakto estas, ke per tiu sistemo la ricxuloj kaj grandaj fondusoj farigxas pli kal pli ricxaj, dum la granda plimulto farigxas pli malricxa.
Pro la dauxre pli altaj logxkostoj la laboristaj sindikatoj postulis pli kaj pli altajn salajrojn, sed la sekvo de tio estis nur pli altaj prezoj, kaj pro la imposto la pli altaj salajroj fakte ne plibonigis la vivnivelon de la laboristoj.
Tamen la vivnivelo por
la plej multaj treege altigxis, sed tio estas danke al la moderna tekniko.
Kaj nun la situacio estas, ke prezoj kaj salajroj estas tiel altaj,
ke ni ne povas konkurenci kun malricxaj landoj.
La entreprenoj translokas fabrikojn al aliaj landoj kun malaltaj salajroj, kaj ni ne povas labori unu por la alia pro la altaj prezoj, do ni faru "nigran" laboron (sen imposto).
Cxiuj sxtatoj prunteprenas monon, kaj al ili mankas mono por la tuta sociala sektoro. La kauxzo ja estas, ke la homoj pagas duoblan imposton: unue ili pagas al la kreditoroj de la domoj, kaj post ili pagas al la sxtato. Tiu duobla imposto estas la moderna sklaveco. Tio nun cxie minacas la modernajn bonsociajn sxtatojn. Ili cxiuj prunteprenis tiom, ke la civitanoj, krom pagi rentumon por logxejoj ankaux pagas rentumon por tiuj grandegaj prunteprenoj, kiujn la sxtato faris.
Se ni pritraktus la rajton de cxiu homo al loko sur la tero, li fakte rajtus sian parton de la rentumo de la tero. Henriko GEORGO (angle: Henry GEORGE; prononcu: hénri gxorgx) montris, kiel tio povus okazi praktike, se la rentumo de la tero estus pagata al la sxtato, kiu do ne bezonus la imposton de laboro kaj komerco. Tiel cxiu laboristo povus mem havi la plenan salajron de sia laboro, kaj la sxtato havus eblon plenumi siajn socialajn devojn.
En la komunistaj sxtatoj oni volis praktiki tion per la sxtata posedo de cxiuj tero kaj entreprenoj, sed per tio la popolo farigxis sxtataj sklavoj. La homoj pli bone laboris en la "liberaj" landoj. Tial estas grave, ke ni ne forlasu tiun liberecon. Tio eblas, se socia banko nur pruntedonas krediton al la popoloj kaj donas la renton al la socio, dum la popolo libere povas acxeti domojn kaj entreprenojn.
Tio povus esti vojo al pli justa socio. -- © Ejnar LANGKILDE, Monato (Belgujo), Septembro 1999, p 9.
Monato, cxiu-monata internacia sendependa esperanta gazeto, estas
cxe http://monato.esperanto.be/
Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgujo.
Aboni al Monato, kontaktu:
Libroservo de A.E.A., P.O. Box 230, Matraville, NSW 2036,
Australia.
BEL, Caiha Postal 3625, 70084-970 Brasilia, Brazil.
B.E.A., 140 Holland Park Avenue, London W11 47F, England,
Britain.
El Popola Cxinio, P.O. Kesto 77, Beijing, Cxinujo (China).
UFE, 4 bis, rue de la Cerisale, F-75004 Paris, Francujo.
KLEG, Sonehigasi 1-11-46-204, Toyonaka-si, Osaka-hu 561,
Japanujo.
Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-41000, Zagreb, Kroatujo
(Croatia).
Mr David T. Ryan, PO Box 3867, Wellington, New Zealand.
Halina R. Gorecka, p.k. 67, RUS- 620077, Jekaterinburg-77, Rusujo
(Russia).
Mr Colin Beckford, 43 Fairview Crescent, Milnerton Ridge, 7441, South
Africa.
Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224, Nenzlingen, Svislando
(Switzerland).
ELNA, PO Box 1129, El Cerrito, CA 94530, United States of America.
J.E.Bachrich, Apartado 70782, 1071A Caracas, Venezuela.
kaj multaj aliaj.
Amikoj, Mi dankas kaj gratulas vin! "Monato" estas tre bone! Bonvolu doni permeson kopii "Rajto je tero," de Ejnar LANGKILDE, el la Septembro 1999 eldono, pagxo 9.
Dankon pro la gratuloj! Tekstoj el Monato estas libere kopieblaj, kondicxe
ke oni indikas la fonton. -- Redakcia sekretario MONATO, Flandra Esperanto-Ligo,
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, http://monato.esperanto.be